Okaze de nia venonta kultura parolrondo, ni proponas al vi amuzan ludeton pri la romano de G. Orwell "1984".
Ĉu vi jam legis la libron ?
Jes? Bone! Testu viajn sciojn!
Ne ? Ne gravas! Ludu kaj malkovru la libron...
Ludu, amuziĝu kaj partoprenu nian vesperon kiu okazos lundon, la 20an de novembro ekde 18a30 ĉe la Ĉerizejo. Ni debatos la ĉefajn temojn de la romano...
Por tiuj kiuj ne povus surloke partopreni la eventon, eblos distance babili kun ni per skajpo.
Kiel fari ? Simple aldonu al viaj skajpkontaktoj la retadreson : [email protected] kaj sendu mesaĝon por konfirmi vian partoprenon.
0 Commentaire Soyez le premier à réagir